Badrinath | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Nagar Panchayat (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 246422 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 45′ N, 79° 30′ O (mapo)30.74242579.496038888889Koordinatoj: 30° 45′ N, 79° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 3 300 m [+] | ||
Areo | 3 km² ( 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Badrinath estas sankta urbo kaj "nagar panĉajat" (municipo) en la distrikto Ĉamoli de la ŝtato Utarakando, Barato. Ĝi estas unu el la kvar pilgrimejoj de Ĉhota Ĉar Dham en Barato kun Gangotri, Kedarnath, kaj Jamunotri. Ĝi havas sian nomon el la templo Badrinath.
Badrinath estis re-establita kiel grava pilgrimejo fare de Adi-Ŝankaro en la 8-a jarcento.[1] En pli frua epoko, pilgrimantoj devis piediri centojn da mejloj por viziti la templon Badrinath.[2]
Pli ĵuse ties populareco pliiĝis kaj oni ĉirkaŭkalkulas 600 000 pilgrimantoj (ekzemple en la sezono de 2006),[3] kompare kun nur 90 676 en 1961.[4] La templo Badrinath estas pilgrimejo ankaŭ por Viŝnuistoj. Badrinath estas ankaŭ elirejo por kelkaj montogrimpaj ekspedicioj al montoj kiel Nilkanta.[2]